
Kiel en 2023, en 2024 TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) pretigis projekton de Esperanto senlime. Por vojaĝi el Berlino ĝis Vilno. Ĉi-kaze, GEJ (Germana Esperanto-Junularo), LEJO (Litova Esperanta Junulara Organizo), PEJ (Pola Esperanto-Junularo) kaj KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) ricevis 19.636,00 eŭrojn de Erasmus+ por realigi ĉi tiun projekton pri daŭripova moviĝeblo.
La formato de la projekto estis de vojaĝkonkurso, dum kiuj la partoprenantoj alfrontis defiojn, vizitis 5 urbojn, disvastigis Esperanton kaj ege multe amuziĝis. Ili estis dividitaj en 6 triopoj gvidataj de la organiza teamo kaj subtenita de lokanoj kaj partoprenintoj de la antaŭa sezono.
La vojaĝo kaj filmado okazis inter la 8-a de Aŭgusto kaj la 17-a de Aŭgusto 2024, el Berlino al Vilno, filmante siajn aventurojn por fine produkti la duan sezonon de la unua serio en Esperanto.
Eksteraj ligiloj
- Esperanto senlime | eo.wikipedia.org
